Job 4

1Kaj ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris: 2Se oni provos diri al vi vorton, tio eble estos por vi turmenta? Sed kiu povas deteni sin de parolado? 3Jen vi multajn instruis, Kaj manojn senfortiĝintajn vi refortigis; 4Falantojn restarigis viaj vortoj, Kaj fleksiĝantajn genuojn vi fortigis; 5Kaj nun, kiam tio trafis vin, vi perdis la forton; Ĝi ektuŝis vin, kaj vi ektimis. 6Ĉu ne via timo antaŭ Dio estas via konsolo? Ĉu la virteco de viaj vojoj ne estas via espero? 7Rememoru do, ĉu pereis iu senkulpa? Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj? 8Kiel mi vidis, tiuj, kiuj plugis pekojn kaj semis malbonagojn, Tiuj ilin rikoltas; 9De la ekblovo de Dio ili pereas, Kaj de la ekspiro de Lia kolero ili malaperas. 10La kriado de leono kaj la voĉo de leopardo silentiĝis, Kaj la dentoj de junaj leonoj rompiĝis; 11Leono pereis pro manko de manĝaĵo, Kaj idoj de leonino diskuris. 12Kaj al mi kaŝe alvenis vorto, Kaj mia orelo kaptis parteton de ĝi. 13Dum meditado pri la vizioj de la nokto, Kiam profunda dormo falas sur la homojn, 14Atakis min teruro kaj tremo, Kaj ĉiuj miaj ostoj eksentis timon. 15Kaj spirito traflugis antaŭ mi, Kaj la haroj sur mia korpo rigidiĝis. 16Staris bildo antaŭ miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni ĝian aspekton; Estis silento, kaj mi ekaŭdis voĉon, dirantan: 17Ĉu homo estas pli justa ol Dio? Ĉu viro estas pli pura ol lia Kreinto? 18Vidu, al Siaj servantoj Li ne konfidas, Kaj Siajn anĝelojn Li trovas mallaŭdindaj: 19Des pli koncerne tiujn, Kiuj loĝas en argilaj dometoj, Fonditaj sur tero, Kaj kiujn formanĝas vermoj. 20De la mateno ĝis la vespero ili disfalas, Pereas por ĉiam, kaj neniu tion atentas. 21La fadeno de ilia vivo estas distranĉita; Ili mortas, kaj ne en saĝeco.

Copyright information for Esperanto